Abscisio

Lasta folifalo en malfrua aŭtuno.
Folioj sur la arbara planko. Ĉiujara aŭtuna folia falo en mezvarma zono estas kaŭzata de la abscisio de la maturaj folioj de la kresksezono kiel respondo al la alproksimiĝo de malvarma vintra vetero.

Abscisio (de la latina abscissio, t.e. ab, "for" kaj scissio, "tranĉo") estas la botanika termino pri perdo de diversaj partoj de organismo, kiel ekzemple planta faligo de folio, frukto[1], florosemo kaj aliaj plantpartoj kiel burĝonoj, branĉoj, pikiloj, dornojfloraroj. Komunlingvaj nomoj estas folifalo, fruktofalo kaj burĝonfalo. En mikologio, ĝi estas la enaerigo de funga sporo. En ĉelbiologio, abscisio rilatas al la disiĝo de du filinaj ĉeloj ĉe la fino de citokinezo.

En zoologio, ĝi estas la intenca eliminado de korpoparto, kiel ekzemplo de ungego, haŭto aŭ la liberigo de vosto por eviti predanton.

  1. Peter Schopfer: Experimentelle Pflanzenphysiologie II. Einführung in die Anwendungen. Springer Verlag, 1989, ISBN 3-540-51215-2, S. 316.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search